Judah Loev ben Bezalel

Judah Loev ben Bezalel
Persona informo
Naskiĝo ĉ.1520
en Poznano
Morto 17-an de septembro 1609 (1609-09-17)
en Prago
Tombo Old Jewish Cemetery, Prague (en) Traduki 50° 05′ 23″ Nordo 14° 25′ 00″ Oriento / 50.0897981 °N, 14.4167047 °O / 50.0897981; 14.4167047 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Familio
Infanoj Bezalel ben Yehudah (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo rabeno
matematikisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en PragoPoznanoMikulov vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Judah Loev ben Bezalel, Judah Loew ben Bezalel, ankaŭ Löw, Loewe, Löwe, aŭ Levai (inter 1512 kaj 1526? – 17a de septembro 1609[1]), amplekse konata por fakuloj de Judismo kiel Maharal de Prago, aŭ simple kiel La Maharal, nome hebrea akronimo de "Moreinu Ha-Rav Loew" ("Nia instruisto, Rabeno Loev"), estis grava fakulo pri Talmudo, Juda mistiko, kaj filozofo kiu, dum plej el sia vivo, servis kiel grava rabeno en la urboj Mikulov en Moravio kaj Prago en Bohemio. Pro sia senprecedenca efiko sur juda studado, li estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj rabenoj de ĉiuj tempoj.

En la etoso de la fakuloj pri Torao kaj Talmudo, Loev estas konata pro siaj verkoj pri Juda filozofio kaj mistikismo kaj pro sia verko Gur Arjeh al HaTorah, superkomentario pri la komentario pri la Torao fare de Salomon ben Isaak. Li estas ankaŭ celo de legendo de la 19-a jarcento laŭ kiu li kreis la Golemon de Prago, nome aŭtomata mitologia estaĵo modelita el argilo.

Rabbi Loev estis entombigita en la Malnova Juda Tombejo de Prago en Josefov, kie lia tombo kaj netuŝita tomboŝtono povas esti vizitata. La familinomoj de liaj posteuloj estas Braude, Leib, Loewy, Loeb, Lowy, Lowi, Low-Beer, Loew, Oppenheimer, Pfaelzer, Lowenstein, Gurary kaj Keim.

  1. Bohemio, kiel katolika lando, adoptis la Gregorian kalendaron en 1584. Laŭ la Julia kalendaro estus la 7a de septembro. Lia tomboŝtono, citite de Gal Ed, Megilas Yuchsin kaj aliaj, donas la daton de lia morto kiel la mardo 18a de Elul 5369.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search